Manlibro por ludado de Vortoj
Registriĝo:
- Iru ĉi tien: play.vortoj.net
- Registriĝu: Enskribu vian retadreson kaj pasvorton por ensaluti
Por ekludi:
- Ensalutu en play.vortoj.net
-
Agordu la ludon (sufiĉas unufoje):
Iru al AGORDOJ, kie vi povas agordi jenajn aferojn:- LUDANTOJ – ĉi tie vi kreas profilon de ludanto, vidas analitikojn de unuopaj ludantoj (poentaro, averaĝa poentaro)
- ĜENERALAJ – fona koloro, reĝimo de plena ekrano, ĉu estos tempolimoj en la ludo
- SONO – laŭteco de muziko, sonefektoj
- REGADO – kiuj klavoj/butonoj estos uzataj por ludi per klavaro, ludpanelo (gamepad)
- LUDOREĜIMOJ – ĉi tie vi povas por ĉiu ludo agordi, kiom da demandoj kaj vortoj aperos, kiom longe la ludoj daŭros, kiom da tempo estos por ĉiu demando, kiom longaj estos paŭzoj inter demandoj...
- Supre dekstre elektu lingvon, en kiu vi volas uzi la ludo-menuon
-
Klaku la butonon LUDANTOJ kaj elektu la unuopajn ludantojn, Ludanto 1, Ludanto 2
- Komencu per kreado de profilo de la ludanto (nomo, profilbildo, koloro) – klaku KONFIRMI. Vi povas krei tiom da profiloj, kiom vi volas.
-
LUDI – agordado finiĝis, do vi povas ekludi (ĉi tie vi elektas lingvon por praktiki, kategorion, ludoreĝimon, aparaton kaj malfacilecon)
- elektu la lingvon, en kiu estu ekzercata la vortoprovizo
- elektu kategorion: bestoj, numeroj, sportoj…
- elektu ludreĝimon: falantaj vortoj, ortografio, bildo-vorto, plenigu truon, sono-bildo, konkurso (atentu: ne ĉiu kategorio havas ĉiujn ludoreĝimojn!)
- Aparato – elektu, ĉu vi uzos danctapiŝon, klavaron aŭ ludpanelon (gamepad)
-
Malfacileco:
- facila – oni saltas per unu piedo – dekstren, maldekstren, supren, malsupren
- meze facila – oni saltas per du piedoj – samtempe supren kaj malsupren aŭ samtempe dekstren kaj maldekstren
- malfacila – oni saltas per unu piedo en unu el 8 direktoj
- tre malfacila – oni saltas per du piedoj en 2 el 8 direktoj
- Komencu – ekigas la ludon
Unue vi vidas liston de vortoj praktikotaj en la ludo. Vi povas legi ilin kaj, kiam vi pretas, klaki al Komencu! kaj ekludi.
Post salto sur sagon, kiu reprezentas respondon, apud la elektita vorto aperos bildo de ludanto, kiu elektis la respondon. Ludanto 1 maldekstre kaj ludanto 2 dekstre de la vorto. Fine de la tempolimo la ĝusta vorto aŭ bildo verdiĝos.
Fine de la ludo aperos detala poentaro kun ĝustaj respondoj verdkolore.
En la sekcio RANGLISTO oni povas rigardi tabelon kun poentoj de la ludantoj en ĉiuj kategorioj.
Bonan saltadon tra la vortoj!
Vortoj-teamo
Ludreĝimoj
Bildo - vorto
Sono - vorto
Ortografio
Plenigu truon
Aventuro
La subteno de Eŭropa Komisiono por ĉi tiu projekto ne egalas subtenon de la enhavo, kiu reflektas la opiniojn nur de la aŭtoroj. la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.
Uzokondiĉoj • Privateca regularo • Helpu al ni traduki la retejon