Manlibro pri DASHBOARD

DASHBOARD estas uzata por krei novajn kategoriojn en VORTOJ.

1. Ensalutu en dashboard.vortoj.net uzante la samajn ensalutinformojn kiel en play.vortoj.net.

2. Klaku + apud Categories

3. Plenigu la detalojn de la nova kategorio: la nomo (Name), la priskribo (Description), la lingvo de la kreata kategorio (Select Language) kaj nivelo de la vortprovizo (Select Difficulty).

Kaj klaku al CREATE CATEGORY sube dekstre.

4. Poste klaku al ADD QUESTION butono por ekaldoni unuopajn vortojn, kiuj estos ekzercataj en la kategorio.

5. Pluraj elementoj devas esti aldonitaj al ĉiu vorto depende de la ludreĝimo, por kiu vi volas krei la kategorion.

Ludreĝimoj

Falantaj vortoj, Ortografio, Aventuro

Por tiuj reĝimoj bezonatas plenigi jenajn kampojn:

Bildo - vorto

Por tiu ĉi reĝimo bezonatas plenigi jenajn kampojn:

La bildoj devas esti libere uzeblaj (t.e. sen kopirajto) = “senrajtaj bildoj”, CC0, ktp.

Sono - vorto

Por tiu ĉi reĝimo bezonatas plenigi jenajn kampojn:

Plenigu truon

Por tiu ĉi reĝimo bezonatas plenigi jenajn kampojn:

6. KONSERVADO – Kiam la elementoj estas enmetitaj, vi devas ĉion konservi klakante butonon ADD QUESTION sube dekstre.

7. KAŜITA – VIDEBLA KATEGORIO – Dum vi laboras pri la kategorio kaj aldonadas ion en la Dashboard, lasu ĝin “HIDDEN” – HIDE CATEGORY. Kiam vi finos, klaku al SHOW CATEGORY kaj tiel videbligu la kategorion.

8. KONFIRMADO DE ADMINISTRANTO – La novkreita kategorio iĝos parto de la ludo, kiam konfirmos ĝin administranto.

9. FORIGADO DE ERAROJ – Se vi trovas erarojn (mistajpojn) dum ludado, vi povas korekti ĝin per la Dashboard. Malfermu la kategorion, klaku al sago apud la ŝlosilvorto kaj aperos 3 bildetoj: redakti la vorton , kopii , enrubigi . Kiam vi klakos la unuan bildeton , malfermiĝos ĉiuj kolumnoj, kie vi povas korekti la vorton. Post la korekto certe klaku al EDIT QUESTION dekstre sube por konservi la ŝanĝon en la sistemo (dashboard).


La subteno de Eŭropa Komisiono por ĉi tiu projekto ne egalas subtenon de la enhavo, kiu reflektas la opiniojn nur de la aŭtoroj. la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

UzokondiĉojPrivateca regularoHelpu al ni traduki la retejon